[Blogo] DeutschDeutsch

Unuciklo

[ĝisdatigo: 2007/11/22] En tiu paĝo vi povas legi kiel mi hazarde trafis je la unuciklo, kiel mi faris miajn unuajn ekzercojn, kiel mi veturas ekstere, kiel oni uzas la unuciklon kiel mezurilon, kiel mi lernis pendoli kaj kiel mi lernis la senapogan surseliĝon. Krome mi priskribas la vetursenton kaj je la fino mi klarigas iom pri la temoj malfacilaĵoj kaj sekureco kaj donas ligojn i.a. por malŝarĝi filmojn.

Kiel mi trafis la unuciklon

Se mi vidis pli frua unuciklistojn en la cirko, mi admiris tiujn homojn kaj supozis, ke oni bezonas tre superaveraĝan senton por ekvilibro kaj devas lerni longdaŭre, ĝis oni povas veturi unuciklon. Sed iutage mi rigardis ĉi tie en Altenburg Süd-Ost unuciklistinon sur la piedvojo. Unue mi mirigis, kiel ŝi - ŝajne kontraŭ la naturaj leĝoj - sur preskaŭ punkta areo ekvilibrante veturis. Sed ŝi aspektis sen streso kaj ŝajnis bonfarti sur la unuciklo. Per tio ekestis mia intereso. Je la fino de la jaro 2000 mi aĉetis 24"-unuciklon.
komenco de la paĝo

Unuaj ekzercoj en la loĝejo

Unue mi komencis ekzerci en la kuirejo. Tie ekzistas kelkaj stabilaj teniloj, kie oni povas tenas sin. Unue mi havis problemojn ne subite fali ĉe la sursidiĝo malgraŭ la uzado de teniloj. Pli malfrue mi povis mallonge delasi de la teniloj kaj tamen veturi dum unu pedalturniĝo ĝis la sekva tenilo. Kaj poste mi veturis de unu fino de la kuirejo al la alia sen intertempe uzi tenilojn. Printempe de la jaro 2001 mi povis veturi la plej longan eblan distancon en la loĝejo: de la kuirejo tra la koridoro en la loĝĉambro. Tio estas ĉirkaŭ naŭ metroj. Ĉe tio mi devis veturi malgrandan S-kurbiĝon.
Ambaŭ bildoj montras la veturadon en la loĝejo. En la maldekstra bildo mi veturas konstante antaŭen. Kiel mi preparas la enveturon en la kurbiĝon estas videbla en la dekstra bildo. Mi turnas unue la supran parton de la korpo en la nova direkto kaj turnas poste per subita movo la malsupran parton de la korpo kun la unuciklo. La selon mi uzas kiel stirilon. La kondukado, konata ĉe la biciklo, se oni flankenmetas sin en la kurbiĝon, estas ebla ankaŭ sur la unuciklo. La bildoj 1 ĝis 3 estas unuopaj bildoj el la videofilmo, kiun oni povas malŝarĝi je la fino de tiu paĝo.
komenco de la paĝo

Eksterdomaj veturoj

En junio de la jaro 2001 estis vespere longe hela kaj mi sentis minsufiĉe sekura, por provi veturi ekstere pli longajn distancojn. Tial mi iris kun la unuciklo al la piedvojo malantaŭ la najbara domo kaj ekveturis. Tio sukcesis jam ĉe la unua fojo, sed la malebeneco de la tero havis pli grandan efikon ol mi supozis. Pro la skuadoj la unuciklo ne tiel facile kondukeblis kiel antaŭe en la loĝejo. Tamen estis tre plezurige foje veturi pli longan distancon ol en la loĝejo.

draussen

En aŭgusto fariĝis tro malhele por vesperaj veturoj. Tial mi veturis poste denove nur ekde la monato majo de la jaro 2002 ekstere. Mia iama ekzerca vojo estis nun konstruejo, tial mi uzis alian piedvojon. Tiu estas konsiderinde pli malvasta, sed proksimume tiel longa kiel la malnova. La specialaĵo de ĝi estas la iom kliniĝanta vojpeco en la mezo. Ĉe la unua provo tio estis nekutima por mi. La unuciklo fariĝis pli kaj pli rapida, ĝis mi pro singardemo prefere deseliĝis la veturilon. Supren mi veturis sen problemoj. Poste mi kliniĝis ĉe la kliniĝanta vojpeco iomete malantaŭen kaj havis neniujn malfacilaĵojn plu.

Iam kaj iam mi veturis sur la herbejo por ekzerci la veturadon de kurbiĝoj. Sed la veturado sur la herbejoj montriĝis tre streĉa. Post kelkaj metroj mi elseliĝadis aŭ stiradis reen sur la piedvojon.

Dume mi finis veturi ekstere en la antaŭaj jaroj meze de aŭgusto, mi plilongigis tiu fazon en la jaro 2003 ĝis la fino de septembro. Je tia tempo mi faris unuajn veturojn sur malseka vojo antaŭ pluvo. Pro tio mi surmetis botojn kaj rimarkis, ke mi povas veturi fortoŝparante kaj sekure ol en duonŝuoj.

La 24"-unuciklo montriĝis iom post iom kiel ne sufiĉa robusta por veturi ekstere. Je la 29-a de septembro mi provis 26"-unuciklon. En tiu tago ventis nekutime forte kaj mi havis certajn problemojn veturi antaŭen per la senteble pli peza unuciklo. Iom pli poste mi rimarkis, ke tiu problemo kun la vento malaperas, se oni veturas rapide. En la oktobro mi provis la iaman vojon de la jaro 2001. Tiu estis nun parte rimarkeble pli malvasta, sed tio ne kaŭzis problemojn. La piedvojo estas limigata en rekta angulo de pli larĝa kaj pli ebena vojo. Ekde la dua provo mi sukcesis pri la kurbiĝo kaj poste veturis sur la dua vojo ĝis la fino.
En vintro 2003/04 mi muntis Viscount-selon ankaŭ al la 26"-unuciklo, per kiu mi pli bone povas stiri la unuciklon. Ekde februaro mi veturis per tiu unuciklo sur la vojo ekstere. Je la videofilmoj estas rigardebla mallonga fragmento pri veturo per tiu unuciklo en aprilo.

Ekde majo de la jaro 2004 mi veturis per 20"-Muni-on (ĉiuterene uzeblan unuciklon). Kvankam la diametro estas konsiderinde pli malgranda ol ĉe 26", la alteco de la selo estis la sama. Tio estas tiel, ĉar la krankoj estis pli mallongaj kaj la piedo troviĝis en la malsupra mortopunkto en la sama alteco super la tero. (Post mi ŝraŭbis pli mallongajn krankojn al la 26"-unucilko, mi povis sidi pli alte.) Per 20"-unuciklo oni veturas malrapide, sed malpli fortostreĉe. Agrable estas, ke oni sur ĝi ne devas tiom anguligi la gambojn en la supra finpunkto. La unuan teston mi faris je pluvema tago. Poste mi provis la supre menciitan vojon kun la kurbiĝo. Sur la vojo troviĝis kelkaj grandaj flakoj. Dum la veturo de la flakoj mi ne sentis akvoplaneon. La akvo ŝprucis neniam super la randojn de la bototuboj, pro kio mi ankaŭ ne havis problemojn kun la ŝprucado.

Ekde komenco de junio mi povis pli bone veturi tra la kurbiĝoj kaj povis dekurbiĝi al la vojoj je la antaŭa flanko de la domoj. Nun eblis por mi pli longaj veturdistancoj sen elseliĝo, kiuj daŭris kelkajn minutojn. Tiuj vojoj estas parte multe pli rompitaj kaj fendigitaj. Kun la larĝa pneŭmatiko tiuj vojo estas tamen kutime vetureblaj. Pro la malgranda raddiametro ekzistas la danĝero de stumblado. Tio estas simile kiel ĉe la stumblado ĉe piedirado. Oni ie firmpinĉiĝas, klinas sin pro la inercio antaŭen kaj kuregas kelkajn paŝojn por ekvilibriĝi. La diferenco estas nur tiu, ke oni havas sur la unuciklo la piedojn sur la pedaloj.

Se mi veturas autaŭflanke de la domoj, mi ofte renkontas piedirantojn kaj biciklistojn. Kelkaj el ili miras pri la nekutima metodo de veturado. Aliaj demandas, ĉu estas malfacile ekvilibri la unuciklon. Se mi respondi sen perdi la regadon super la unuciklo, tio estas bona ekzerco de koncentrado.

En la fino de aŭgusto krepuskiĝis dum la vesperaj veturadoj. Pro tio mi povis prepariĝi al noktaj veturadoj. Veturadoj ĉe malmulta lumo estas problemaj pro du kaŭzoj. Oni perceptas vojotruojn malfrue kaj la okulo estas grava sentilo por la reguligo de la kliniĝo. Movas la horizonto supren, oni klinas antaŭen. La lumo de lanternoj montriĝis sufiĉe por sekura veturo. Nun mi povas veturi ekstere ankaŭ en la vintra tempo. Ankaŭ mi uzis sekvon de vojoj, kiuj estas kompleta rondo. Tial mi nur devis forlasi la selon, se mi renkontas aŭtojn en malĝustaj lokoj. Ankaŭ por paŭzoj mi ne devis deunucikliĝi, kial sur la vojo ekzistis sufiĉajn stangojn kaj lanternojn por firmteni aŭ apogi sin. Je la 13-a de decembro mi veturis unuafoje ĉe minusaj gradoj (-2°C).
Je la jarŝanĝo mi komencis blogon (ankoraŭ nur germanlingva), kie mi priskribas la vetaradojn en taglibra maniero. Tie mi priskribis ekzemple unuajn veturojn sur neĝo komence de la jaro 2005. En la Eo-klubo Karapaco ni tradukas elektitajn raportojn el la blogo kaj publikas tiujn en la blogo Karapaco-Panoramo

.

En majo de la jaro 2005 sukcesis ekstere unuaj senapogaj surseliĝoj. Nun ekestis ebla, veturi sur vojoj, kie ne ekzistas helpaĵoj por surseliĝoj, kiel parapetoj ktp.karto Tiaj ankaŭ estas la vojoj en la arbaro. Ekde tiam mi unuciklas tra la arbaro, kiam mi havas tempon. Veturi en la arbaro estas pli varioplena kaj malpli streĉa ol veturi sur la piedvojoj. En aŭtuno mi veturis kelkfoje tra la arbaro ĝis la Granda lageto kaj veturis rondojn ĉirkaŭ tiun. En tiuj tagoj la tuta ekurso havis longon de ĉirkaŭ 8 kilometroj. En kutimaj tagoj mi veturas ĉirkaŭ 5 kilometrojn. En la karto de Google Maps estas videblaj la vojoj, sur kiuj mi veturas en la arbaro.
Ekde novembro mi kurbigis ofte en la straton "Paditzer Straße". Antaŭ timiga kruta ponto trans la preterkonduka strato B93N ĝi havas plilarĝigon, kiun mi uzas por veturi mallarĝajn ciklojn. En decembro mi veturis trans tiu ponto kaj miregis, kio facila tio estas. Aliaflanke mi kurbigis en la bicikla vojo apud la B93N. La karto ne enhavas la B93N. Ĝi krucigas la strato "Paditzer Straße" ĉirkaŭ en la mezo inter la arbaro kaj la vilaĝo Paditz kaj vojas proksimume paralele al la arbaro. Nun ich povas faris kilometrojn longajn ekskursojn en la cirkaŭaĵon.

En aprilo de la jaro 2006 mi komencis, filmi tiajn veturadojn, ankaŭ sur la unuciklo.
Sur la veturata unuciklo oni povas bone foti per fotilo kun turnebla bildekrano. Oni povas turni la bildekranon tiel oni havas bonan vidon sur la vojo. Ek de 2007 mi fotis ofte. Bildraportoj vi trovas en la blogo Karapacopanoramo. Ĉe la kartoj troviĝas germanlingva ligolisto al bildoj de vojoj.

Ekde somero mi veturis denove per la 26"-a unuciklo. Malgraŭ la mallarĝa pneŭmatiko oni povas tre bona veturi en la arbaro. Ankaŭ veturi sur la monteta biciklaj vojoj estas senprobleme. La 26"-a unuciklo estas rapida kaj pro sia trankvila rulado tre komforta. Tial ĝi estas bonega por longaj ekskursoj. En aŭ:tuno mi lernis sekure veturi sur ŝlimecaj vojoj en la arbaro per la 26"-a unuciklo kaj nun mi veturas plej ofte per tio unuciklo.

komenco de la paĝo

Unuciklo kiel mezurilo

Se oni volas scii, kiun distancon oni veturis per la unuciklo, oni ne bezonas kilometronombrilon. Tial la pedaloj estas fiksitaj ĉe la rado. Ĉiu pedalturno estas unu radturno. Sekve oni povas nombri, kiom da turniĝoj faras la rado dum la veturo. Je unu turniĝo la rado trairas distancon, kiu estas egala al la rada periferio.

periferio = 2πr

La 26"-rado havas radiuson da 33 cm-oj, el kio sekvas periferio da 2,07 m-oj. Oni devas nun multipliki nur la nombritajn turniĝojn kun la periferio kaj tiam oni scias, kiom longe mi veturis. Tiu metodo estas ne tre ekzakta, ĉar ekzistas malgrandigantaj faktoroj. Se mi sidas sur la unuciklo, la pneŭmatiko estas iomete premata. La radiuso malgrandiĝas tial je unu centimetro kaj la periferio je 2,01 m-oj. Glito efektivigas kroman perdon. Per unu turniĝo mi veturas efektive ĉirkaŭ du metrojn. Je la 24-a de marto en 04 mi faris 2178 turniĝojn. Tio egalas al ĉirkaŭ 4,4 km-oj.

komenco de la paĝo
 

Pendolado

1.  2. 3.

Ĉe la pendolado oni turnas la radon ĉirkaŭ 45 gradojn antaŭen kaj malantaŭen. Oni moviĝas nur surloke. En la meza pozicio (bildo 2) unu piedo troviĝas en la malsupra mortopunkto. Oni movas la radon nur per tiu piedo kaj la alia gambo estas propre ne bezonata. Sed estas avantaĝe, se oni tiugambe lasas la piedon sur la supra pedalo, ĉar oni povas per piedtreto malantaŭen pli facile povas forlasi la mortopunkton (ekz. je la starto).
En oktobro de la jaro 2001 mi komencis pendoladi per la 24"-unuciklo kaj atingis unue nur dek pedalmovojn (duonaj svingiĝoj, antaŭen aŭ malantaŭen). Mi plialtigis tiujn pedalmovojn ĉiusemajne je unu ĝis 100 en la somero de 2003. Mia rekordo sur la 24"-unuciklo estas 507 pedalmovoj. Kial oni ne bezonas multan da spaco, pendoli estas bona ekzerco por frumatena gimnastiko kaj korpotrejnado.

Kun la grandaj unucikloj mi havis problemojn pendoladi per la maldekstra gambo. Kun la 20"-unuciklo tio sukcesas plej bone, aparte post kiam mi surmuntis la selo Kris Holm. Unu tago post kiam mi faris ununan testveturon, mi atingis per la maldekstra gambo kaj sen botoj 615 pedalmovojn. Je la sekva tago mi provis, kion estas ebla per la dekstra gambo kaj kun botoj. Tiamaniere mi atingis 791. Ankaŭ la transiro de pendolado al veturado estas pli facila.
Komence estas avantaĝe, se oni vidas sian spegulbildon, ekz. en fenestro, se ekstere estas malhele.

komenco de la paĝo
 

Libera surseliĝo

La libera surseliĝo estas propradire la libermana surseliĝo, ĉe tiu oni sidigas sin sur la selo sen apogi sin ie. Tiu maniero de la sur seliĝo vere estas libera en plia signifo: Oni povas seliĝi, kie oni volas. Oni ne estas dependa de parapetoj aŭ similaj helpaĵoj kaj povas esplori novajn vojojn.

En la ttt-ejo mi trovis filmon: http://www.jugglingvideos.com/video/einfauf.mpg. Unue mi provis tion per la 24"-unuciklo. Jen sukcesis maksimume kvin el dek provoj, plej ofte nur du ĝis tri da. Krome ne sukcesis tuj ekveturi, kiel tio videblas en la filmo. Mi bezonis kelkajn pendoladojn por trovi bonan sidpozicion. De la vera libera surseliĝo, malproksima de iaj teniloj, kie mi povis teni min, se la provo malsukcesis, mi jam estis malproksimita. Kun la ŝanĝo al la 26"-unuciklo la celo malproksimiĝis plu.
La 20"-unuciklo ebligis plibonigon. Kun tiu unuciklo ĉe ekzercoj en la koridoro la senapoga surseliĝo sukcesis ofte. Sed longdaŭe mi ne estis sufiĉe sekura, por tiel povi surseliĝi ekstere.

La bildosekvenco mi filmis en tiu tempo:

1 2 3 4 5
6 7 8
9 10 11

Bildoj 1 ĝis 5: Mi pinĉas la selon per la gamboj, metas la dekstran piedon sur la malantaŭen turnitan pedalon kaj tretas. En la suprendirektata movado mi levas la maldekstran piedon kaj metas tiun sur la pedalon.

Bildoj 6 ĝis 8: En movado direktata malantaŭen mi poziciigas ĝuste la maldekstran piedon kaj atingas je la fino idealan pozicion por ekveturo: Klinite antaŭen, la dekstra piedo antaŭe.

La bildoj 9 ĝis 11 montras la veturadon antaŭen.

La botojn mi uzis je tiu provo por eviti vundetojn je maleolojn ka tibiojn, kiel mi malsupre priskribas je la temoj malfacilaĵoj kaj sekureco.

La problemo de la transiro de senapoga al libera surseliĝo estas la akordiĝo kun malsukcesaj provoj. Oni devas esti fidoplena, ke oni ne dolorigas sin. Je la veturoj tra neĝo en februaro kaj marto de la jaro 2005 mi ofte devis nelibervole desalti kaj pro la botoj mi neniam dolorigis min. Je la 4-a de majo 2005 mi veturis pro malsekeco kun botoj kaj uzis la eblecon, provi senapogajn surseliĝojn ekstere. La unuaj tri provojn mi faris proksime de balustrado. Je la sekvaj du provoj mi faris pli malproksime de balustrado kaj poste mi ekzercis fore de io ebleco por teni min per la mano. Sukcesis dek provoj el 15. Un semajno post tion mi povis pro la ibera surseliĝo veturi en la arbaro. Ekde junio tio sukcesas ankaŭ sen botoj.

Poste mi ŝraŭbis pli mallongajn krankojn kaj pli grandajn pedalojn al la 26"-a unuciklo, kaj antaŭe mi povis seliĝi libere ankaŭ sur la granda unuciklo.(v. blogo). Antaŭ la surseliĝo la Apogilo de la selo kaj la forko estas pli klinita ol je la 20"-a municiklo, ĉar je la malspra fino la radnabo troviĝas pli alta. Por surseliĝi oni bezonas pli multa forto ol je malgranda unuciklo. Sed poste oni sidas pli alta. Tio estas bela.

komenco de la paĝo

 

Vetursento

Sur la unuciklo mi havas bonegan vetursenton, kiu estas kiel iri sidante tra la aero. La sidpozicioj de miaj unucikloj estas pli alta, ol sur mia 28"-biciklo. La rekta tenado de la tuta korpo altigas la kappozicion. La impreso pligrandiĝas, ĉar oni ne vidas dum la veturado partojn de la veturilo kaj nur sentas la selon kaj la pedalojn sub si.
Specialaĵo de unuciklo estas, ke oni povas kliniĝi ne nur flanke, kiel ĉe la biciklo, sed ankaŭ antaŭen kaj malantaŭen. Tiu fakto, kiu ŝajnigas la unuciklan veturadon tre malfacila, ebligas komfortan sidadon ĉe la akcelado kaj bremsado. Se oni kliniĝas ekz. ĉe la bremsado malantaŭen, la unuciklo kunkliniĝas kaj oni sidas vertikale sur la selo. Tiu efikado estas komparebla al la diferenco inter vojkurbiĝo per aŭto aŭ biciklo. En la aŭto oni estas premata eksterflanken, sed sur la biciklo oni ne sentas tiun efikon pro la sintenado en la vojkurbiĝo. La unuciklo pliampleksigas tiun avantaĝon ankaŭ je la fortoefiko laŭlonge de la veturdirekto. Ĉe veturo valen oni havas unikan perspektivon sur la unuciklo. Kiam aliaj veturiloj klinas sin kun la kliniĝo de la vojo, la unuciklo restas vertikala kaj oni havas belan elrigardon.
La unuciklo estas malpeza veturilo kaj pro tio malpli inerta ol senmane stirata biciklo.
Je mallongdaŭraj veturoj oni sentas sin sidante sur la unuciklo komforta. La rekta pozicio de la supra parto de la korpo estas agrabla por la dorso. Ĉar oni ĉe ĉiu rapidec- kaj direktoŝanĝo movas la vertebraron, oni sidas tre dinamika, evitas tiel dorsan doloron kaj fariĝas pli fleksema ĉe la koksoj. La efiko estas longdaŭra, ankaŭ se oni ne plu sidas sur al unuciklo.
unuciklo Ĉar oni stiras unuciklon per selo, oni nepre ne forglitu sur tiu. Tial seloj de unucikloj estas pli longaj ol seloj de bicikloj kaj ili estas kurbigitaj supren je la finoj. Ili pli larĝas ne nur malantaŭen, sed ankaŭ antaŭen. Tiaj seloj sentiĝas agrable, se oni sidas sur tiuj. Ĉu oni sidas komforte ankaŭ je longdaŭraj veturadoj, estas demando de materialo. Dum la tuta veturado, ankaŭ montosupren, oni sidas kun plejgranda parto de la korpo sur la selo. Pro la je la radnabo fiksataj krankoj oni ĉiam devas treti, ankaŭ descende. Ambaŭ kaŭzas, ke oni sentas frotadon al eĉoj pligranda ol ĉe veturado per biciklo. Eĉoj estas kunkudroj 6#265;e seloj kaj pantaloj. Ne optimumaj formo de selo plifortigas la frotado.
La originala selo de mia unua unuciklo estis simetria, antaŭen kaj malantaŭen simile larĝa, kun malvasta loko en la mezo. Tio kaŭzis grandan frotadon al la antaŭa fino de la selo. Tial mi ŝraŭbis plilongan kaj antaŭe malpli larĝan Viscount-selon sur la unuciklon.
Ĉe la 26"-unuciklo la originala selo estis tro mallonga. Pro la mallonga levumbrako stiri estis frotade. Ankaŭ en tiu kazo helpis Viscount-selo.
La originala selo de la 20"-Qu-Ax-Muni estis bonega mola kaj je mallongdaŭraj veturadoj la sidado sur tiu selo estis plezurego. Sed post kvarona horo rimarkiĝis frotado de flankaj kunkudroj. Tiu eĉ frotis truojn en ĵinzojn. Tial mi anstataŭigis tiun selon post duona jaro per Kris-Holm-selo sen flankaj kunkudroj.
Frotado al kunkudroj de kalsonetoj ekestis problemo, kiam mi komecis veturi tra la arbaro. Pro tio mi unuciklas kun bibciklista pantalono. Tiu ne havas kunkudrojn kie mi tuŝas selon. La sidremburaĵo faciligas liberan surseliĝon por viroj, ĉar oni plibona povas aranĝi la seksorganoj antaŭ la surseliĝo. En vintro oni povas surmeti alian pantalonon super la bibciklista pantalono. La sidremburaĵo kovras kunkudrojn (vidu bildo en la sekva ĉapitro).

komenco de la paĝo

Malfacileco/sekureco kaj la avantaĝoj de altaj botoj

En vintra vestaĵo

Pasantoj supozas tiam kaj tiam, ke mi estas "artisto" kaj demandas, kiel malficila estas veturi per unuciklo. Tiu estas versajne, kial oni ne ofte vidas unuciklistojn en nia region. Kiu lernis veturi per biciklo, tiu povas lerni unucikli kun iomete da ekzercado.

Se oni tenas unuafoje unuciklon per la mano, ĝi faras tre ŝanceliĝeman impreson kaj ŝajnas nekompreneble, kiel iu povas veturi per io tia. Sed, se oni foje estas jam iel grimpinta sur la selon, la unuciklo montriĝas kiel ne tiom ŝanceliĝema. Kun la sursidanta homo la unuciklo fariĝas ĉirkaŭ duoble pli alta. Tial falas unuciklo kun homo pli malrapide ol sen homo. Tiu efiko estas simila al pendolo. Ju pli longe tiu estas, des pli grandas la osciladdaŭro. Se oni sidas rekte sur la unuciklo, oni havas pli multan tempon por reagi. Ŝajnas paradokse, ke la altiĝo de la pezocentro efektivigas pli grandan stabilecon. Simila estas, ke oni povas balanci balailstangon pli facila ol krajonon.
En la filmo pri la veturo ekstere oni vidas, ke la unuciklo ŝanceliĝas dum la veturo. Tio ŝajnigas unucikladon kelkfoje por la rigardanto malagrabla. Sed tio ne pravas. Por la sursidanto sentiĝas la unuciklo stabila kaj oni povas sidi malstrĉata.
La komence menciitaj turniĝoj kaj kliniĝoj de la supra parto de la korpo oni ne devas speciale lerni por la unuciklo. Ili estas konataj el la piedaj movadoj (ekz. ĉe la kurado), sed ili ne tiel gravas, ĉar la piedartikoj partoprenas la stiradon.
Mi ne aŭdis aŭ legis ĝis nun pri danĝeraj akcidentoj. Malgraŭ tio oni opinias, ke la veturado per unuciklo estas danĝera. La unuciklo estas la unika rada veturilo, kiu havas surteran kontakton nur per unu punkto kaj tial ĝi povas fali en ĉiuj direktoj. Precipe en la komenco tial ofte okazas faloj. Sed la danĝero de lezo pro tiuj faloj estas malgranda, se oni ne rapide veturas. Krome oni havas preskaŭ ĉiam unue la piedojn sur la tero kaj falas jam pro tio malofte teren. Pli grava problemo estas, ke ĉe la oftaj faoj sur malglatan vojon, la selo triviĝas. Tial estas pli bone, se oni ankaŭ ĉe nevolita deseliĝo firmtenas la selon. Tiam oni ankaŭ ne devas klini sin, por levi la unuciklon.
Je la komenco eblas malgrandajn vundojn, kiuj estiĝas per batoj al la krankoj aŭ pedaloj, oni povas malebligi per specialaj protektiloj por suroj kaj maleoloj aŭ per botoj. Mi uzis ofte botojn, kiujn mi prizorgis por la astronomia hobio. Ĉar mi ne havas stacian observejon, mi ofte iras nokte kun la teleskopo tra malseka roskovrita alta herbejo. La botoj, altaj ĝis la genuoj, malhelpas la malsekiĝon de la suroj kaj protektas en somero la piedojn kontraŭ kuloj.

v. hinten seitlich

La botoj protektas maleolojn kaj tibiojn, kiel en la bildoj estas videbla.

Ili ne estas embarasa je la veturado. La pezo ekvilibriĝas sur la pedaloj kaj la ĝeno de la movebleco de la piedaj artikoj estas komence eĉ agrabla. La veturado estas komforta kaj ne verŝajnas, ke maleoloj doloras, se mi subite devas desalti. Post veturadoj en tereno mi ŝparas ofte tempon, ĉar botoj estas pli facila por lavi ol pantalonoj.

[komenco de la paĝo] [startpaĝo]

Filmoj

Plej aktuala filmo: 2007/07/31

Veturo tra la loĝejo en decembro 2002 sur la 24"-unuciklo
Real-versio (291 KByte)
MPEG-versio, plena (11,2 MByte)
iPod-versio, plena (4,5 MByte)
MPEG-versio plikurtigita (4,0 MByte). Tiu versio ne entenas la komencan parton (surseliĝo kaj provo de veturado dorsdirekte).


Pendolado en la kuirejo en marto 2003 sur la 24"-unuciklo
Real-versio (57 KByte)
MPEG-versio (2,2 MByte)
iPod-versio (2,2 MByte)

Veturado antaŭ la domo je la 4-a de aprilo 2004 per la 26"-unuciklo
15 sekundoj, 300 linioj; 1,06 MByte; Quicktime-Format
15 sekundoj, 576 linioj; 13,9 MByte
15 sekundoj, 576 linioj; kunpremita al 1,7 MByte
7:48 minutoj, iPod-versio; 29,5 MByte

Deunucikliĝo en lantmova rapideco de la 26"-unuciklo ja la 4-a de aprilo 2004
Quicktime-formato; DV-kvalito; 26,7 MByte
iPod-versio; 655 KByte

Libera surseliĝo en la koridoro en aprilo 2005 (antaŭ mi provis tiun unuafoje ekstere)
iPod-versio; 840 KByte

Ekvarmigantaj ekzercadoj en la koridoro antaŭ la veturado je la 7-a de januaro 2006
De tio ekzistas tri partoj por la iPod:
Libera surseliĝo; 474 KByte
Pendolado per la maldekstra gambo; 761 KByte
Pendolado per la dekstra gambo; 1,6 MByte

Pendolado kun lantmova duona turniĝo en la kuirejo je la 12-a januaro 2006
iPod-versio; 3 MByte

Pendolado per la dekstra gambo 2006/03/04, nur rado kaj gamboj
iPod-versio; 2,2 MByte

Pendolado per la maldekstra gambo 2006/03/04, nur rado kaj gamboj
iPod-versio; 1,4 MByte
MPEG2-versio; 15,5 MByte

Kun la 20"-unuciklo ekstere 2006/04/09


Ĉe la ponto super la strato B93N; 7,5 MByte

Deklivo de la bicikla vojo apud la strato B93N; 7,8 MByte

Veturo en la arbaro; 4,5 MByte

Cirkloj; 9,2 MByte

De sur la unuciklo filmita veturado (2006/04/11)


Bicikla vojo apud la B93N; 27,1 MByte; iPod-Version

En la arbaro; 24,3 MByte; iPod-Version
Kelkaj el tiuj filmoj (mov kaj m4v) estas farita en Quicktime-formato. La programon "Quicktime" Apple nur produktas por MacOS kaj Windozo. Uzantoj de Linukso povas vidi la filmojn per MPlayer. Malgranda kolekto da filmo por la iPod troviĝas tie.

Arbaro kaj Fabelputo je la 29-a/30-a de majo 2007


Veturo tra malprofunda fosaĵo tien (1,0 MByte)

kaj reen (2007/05/30; 1,1 MByte)

Veturo trans ponteto ĉe la Fabelputo (2007/05/30)

Veturo malsupren de la deklivo apud la malsanulejo (2007/05/30; 22,7 MByte)

Veturo tra flako (2007/05/29; 3,9 MByte)

Veturo tra malprofunda fosaĵo kun fina deseliĝo (2007/05/29; 3,1 MByte; tre malhela)

Surseliĝoj, cirkloj kaj pendoli sur la strato "Paditzer Straße" (2007/06/26)


Surseliĝoj, filmata de dekstra, de antaŭe kaj de malantaŭe
iPod (7,5 MB) / ne prilaborata ASF-datumo (13,8 MB)

Surseliĝo, filmata de dekstra
iPod (2,6 MB) / ne prilaborata ASF-datumo (4,9 MB)

Cirkloj
iPod (9,4 MB) / ne prilaborata ASF-datumo (8,6 MB)

Pendelado kun turnigo (1)
iPod (7,0 MB) / ne prilaborata ASF-datumo (7,4 MB)

Pendelado kun turnigo (2)
iPod (6,5 MB) / ne prilaborata ASF-datumo (7,0 MB)

Veturado ĉe malbona vetero (2007/07/02)


iPod-versio (5,4 MB)

Veturado per la 26"-unuciklo (2007/07/31)


Dum la veturado
iPod (tri kunmetitaj partoj; 6,5 MB)
Ne prilaboritaj. ASF-datumoj: parto 1 / parto 2 / parto 3

Surseliĝo, filmita de la flanko
iPod (3,5 MB)
Ne prilaborita ASF-datumo kun malsukcesaj provoj (10,7 MB)

Surseliĝo, filmita de la antaŭa
iPod (4,8 MB)
Ne prilaborita ASF-datumo kun malsukcesaj provoj (14,2 MB)

Ekskurso al Burkersdorf (2007/10/09)


Malstreĉita veturi per la 26"-a unuciklo sur asfaltita vojo
iPod-Version (11,5 MB)
WMV-formato (5,6 MB)
Raporto pri la veturo en la blogo kun Flash-fluo

Cirkulado per la 26"-a unuciklo apud la strato B93N (2007/10/11)


Filmita de ponto
iPod-versio (12,6 MB)
WMV-formato (9,0 MB) Raporto en la blogo kun Flash-fluo

Kurbiĝo ĉe la ponto super la strato B93N 2007/10/12)


Veturita per la 26"-a unuciklo
iPod-versio (13,5 MB)
Raporto en la blogo kun Flash-fluo

Ekskurso arbaro - strato "Paditzer Straße" - Kotteritz - Münsa - Vogelsiedlung (2007/10/13)

Flash-fluoj de la tri sekvaj filmoj mi donis al la raporto en la blogo.


Veturo super la ponto de la strato "Paditzer Straße"
iPod-Versio (25,0 MB)


Veturo tra tunelo ĉe Münsa
iPod-versio (8,6 MB)

Veturo valen al Kotteritz
iPod-versio (28,2 MB)

[Komenco de la paĝo] [Startpaĝo]

Pluenkondukaj informoj

Instruadon por la lernado de veturado de unuciko vi povas legi en la Circuskiste germana lingvo). En mia indekso de ligoj troviĝas malgranda rubriko pri unuciklo. Por demandoj kaj indikoj vi povas skribi retpoŝte aŭ en la gastlibro.

Mi dankas Cezar kaj Donjo, membroj de karapaco, por helpo.

Vizitoj ekde 2005/05/20      [startpaĝo]