Ŝanĝigantaj steloj

Mi okupiĝas ĉefe pri la vida observado de Ŝanĝiĝantaj steloj. Ili estas steloj, kiuj ŝanĝas en historiaj tempospacoj sian staton rilate al heleco, diametro k.s. La kaŭzoj por tiaj ŝanĝiĝoj estas multspecaj.

Steloj kun ŝanĝiĝanta frekvenco de pulsado ŝanĝas sian diametron. Pro tio ŝanĝiĝas la temperaturo. Aliaj steloj pulsadas regule. Ali ili apartenas RR-Lyrae-steloj kun periodoj de kelkaj horoj, Delta Cephei-steloj kun kelktagaj periodoj kaj Mira-steloj kun periodoj de kelkaj tagcentoj. Ĉar ekzistas proporciaj rilatoj inter lumfortoj kaj periodoj, tiuj ĉi objektoj bone uzeblas por la mezurado de distancoj.

Aliaj steloj kun ŝanĝiĝanta pulsfrekvenco pulsadas nur duonregule aŭ eĉ tute malregule. La kaŭzo de la

variaĵoj de heleco ĉe erupciaj ŝanĝigaxantaj steloj estas eksplodoj. Al ili apartenas supernovaoj, novaoj kaj pluraj specoj kun malpli grandaj erupcioj de heleco. Ekzistis ankaŭ steloj, kiuj ĉe eksplodoj dum certa tempo malheliĝas. Tio estas la R-CrB-steloj, kiuj en erupcioj elĵetas fulgonubojn en la universon. Sur la foto el propra observado la evoluado de heleco ĉe R CrB- stelo videblas.

Frank Vohla

Lichtkurve von R CrB

Ŝanĝiĝanataj steloj pro kovrado estas duoblaj steloj, ĉe kiuj ni rigardas sur la eĝon de la orbita ebenaĵo. Pro tio okazas periode, ke stelo per sia ombro kovradas alian kiel ĉe suneklipso.