[dimensioj] [impresioj] [La suno] [titolpagxo]
La planedoj estis faritaj el kutimaj hobikonstruaj partoj. Tio limigis la skaloprecizecon, sed ili tute sufiĉis por bone ilustri la grandecon de la planedoj, ĉar la devioj per la nuraj okuloj ne percepteblis.
Kiel merkuro servis flava tielnomata LED-o kun diametro de 5 milimetroj.
.
La venuson ni prezentis per inkandeska lampo de biciklo kun diametro de1,5 centimetroj.
La Tero estas nur malmulte pli granda ol la venuso. Pro tio ni same uzis inkandeskan
lampon de biciklo. Flava LED-o estis la luno.
Rugxa LED-o kun diametro de 8 milimetroj servis kiel marso.
La plej granda planedo la sunsistemo, la jupitero, ekestis el vitrokuglo de lampo.
Akrila kuglo farigxis la saturno.
urano: plastkuglo kun diametro de 7 centimetroj. Rekonebla estas ankaŭ la elektroprovizo per per 4,5-V platbaterio.
Neptuno ekestis el la sama materialo kiel la urano.Gxi lumas nur iom pli malforte.
Pluto estas la plej malgranda planedo de la sunsistemo. Por li sufiĉis 3-milimetra LED-o.