Kleiner Sprachkurs ESPERANTO

39. Lektion

Ni komencas hodiaux la novan jaron. La nova jaro komencigxas. Multan felicxon ni deziras. Ekde hodiaux ni skribas alian jarnumeron. Cxu vi jam havas novan kalendaron? Cxu murkalendaron aux posxkalendaron? (muro: Mauer, Wand), posxo (Tasche). La jaro havas dekdu monatojn aux kvindek du semajnojn aux tricent sesdek kvin tagojn, la superjaro havas tricent sesdek ses tagojn. La jxus (soeben) komencinta jaro ne estas superjaro. Vi jam konas la nomojn de la semajnotagoj kaj de la monatoj. Cxu vi scias nomi ilin? La jaro estas dividita en kvar sezonojn. Estas printempo, somero, auxtuno kaj vintro. Ni festas tri grandajn festojn. En vintro ni festas Kristnaskon. La Paskofeston, pri kiu sinjoro Lindner skribis, ili festis la dekan de aprilo. Kvindek tagojn poste ili festis Pentekoston. La tagnoktegaleco aux ekvinokso (Tag- und Nachtgleiche) en marto estas la komenco de la printempo, kaj en septembro komencas la auxtuno. La somera solstico (Sonnenwende) je la dudekuna de junio estas la komenco de la somero. Ekde la vintra solstico komencas la vintro.

*

Bonvolu traduki:

1) Wir grüßen das neue Jahr.

2) Meine Freundin schenkte mir einen Abreißkalender (sxirfolian kalendaron.)

3) Morgen reißen wir das erste Blatt ab. (desxiras...)

4) Wieviel Monate dauert (dauxras) eine Jahreszeit?

5) Jedes vierte Jahr ist ein Schaltjahr, außer (escepte) den Jahren, deren Zahlen durch 100 teilbar sind, aber nicht durch 400. So war beispielsweise das Jahr 1900 kein Schaltjahr.

6) In einem Schaltjahr hat der Februar 29 Tage.

7) Die Sonntage sind mitunter (kelkfoje) Feiertage, doch nicht für jeden sind die Sonntage Ruhetage.

8) Was für ein Datum (dato) haben wir heute?

9) Ab der Wintersonnenwende werden die Tage länger.

10) Der 21. Dezember ist der kürzeste Tag des Jahres.

11) Die Sonne (suno) geht spät auf (levi: heben, levigxi: sich erheben, aufgehen) und sehr früh unter (subiras).

12) Wenn die Hähne (kokoj) krähen (krias), wird es Tag.

*

*

La tradukoj el la 38-a leciono :

1) Vivu la novjaro!

2) Alportu al ni tri glasojn de la vino rugxa kaj al nia avino plian brandon.

3) Ni kunpusxu la glasojn je la sano de niaj karaj gastoj kaj je la felicxoporta paca nova jaro!

4) Je via sano, sinjorino prokuroro!

5) Tiu cxi vino estas akra, sed la alia estas milda.

6) Ankaux mineralakvo estas bongusta trinkajxo.

7) Kiu havas zorgojn, tiu evitu likvorojn!

8) La mensogobarono asertis, ke dudek boteloj da hungara vino staris sur la tablo, kiam li drinkis kune kun la sultano.

9) "Eltrinku", diris la sultano al la barono, sed tiu jam eltrinkis cxion.


zurück

*