Kleiner Sprachkurs ESPERANTO
38. Lektion
Hodiaux estas la unua jarkristnaska festotago. Ni deziras gajan (frohes) feston, gxojigan Kristnaskon (gxoji: sich freuen, gxojigi: erfreuen). Cxu vi kredas, ke Jesuo, la kristnaskito, en Pasko (zu Ostern) estis krucumita kaj post tri tagoj revivigxis antaux ol li flugis en la Cxielira tago cxielen (in den Himmel)? Estu salutata Sankta Nikolao! Bonvenon! (Willkommen!) Estu bonvena! Estu bonvenata! Nun ni pensu pri la bonvenigo de la nova jaro kaj pri la adiauxigo de la malnova jaro. La Silvestra vespero, la jarfina tago, la jarfina vespero (fino: Ende).
Kaj nun kelkaj vortoj, kiuj estas bezonataj (die benötigt werden), se temas pri la (d)trinkado en Silvestra vespero. Felixcan Novjaron! (Ein glückliches neues Jahr!) Trinkado (Trinken!) Drinkado (Saufen!) Trinkajxoj (Getränke), teo (Tee), Mineralwasser (mineralakvo), limonado, biero, hela biero, malhela biero, blonda biero (Hefeweizenbier), vino (Wein) el la kelo (Keller), vinbero (Weinbeere), brando (Branntwein, Schnaps), konjako (Kognak), alkoholo (Alkohol, Weingeist), deserta vino (dezerta vino wäre: Wüstenwein!) sxauxmvino, cxampano (Schaumwein, Champagner), rumo, gxino, varmegita spicvino (Glühwein), bovlo (Bowle), grogo, likvoro, alkoholajxoj (Spirituosen), acxa brando (Fusel), botelo plena de rumo (eine Buddel voll mit Rum), botelo (Flasche), glaso, pokalo, bierladujo (Bierbüchse), lado (Blech). Kaj nun ni prenu la glasojn kun la bongusta trinkajxo "Bona akvo", kunpusxigu kaj tintigu ilin kaj diru: Sanon! (kunpusxigi: hier anstoßen), tintigi (erklingen lassen), Al via sano! Je via sano! Sanon al vi! Kaj vi respondu : Same al vi! (sama: derselbe, der gleiche.) Ke neniam manku (fehle) bona akvo al vi!
*
Kaj nun bonvolu traduki Esperanten :
1) Es lebe das neue Jahr!
2) Bringe uns drei Glas Rotwein und unserer Großmutter noch einen Schnaps.
3) Stoßen wir an auf die Gesundheit unserer lieben Gäste und auf ein glückbringendes (felicxporta), friedliches neues Jahr!
4) Zum Wohle, Frau Staatsanwältin! (sinjorino prokuroro)
5) Dieser Wein ist herb (akra), aber der andere ist mild (milda).
6) Auch Mineralwasser ist ein wohlschmeckendes Getränk.
7) Wer Sorgen hat, der meide (evitu) Liköre!
8) Der Lügenbaron (la mensogobarono) behauptete, daß 20 Flaschen ungarischen (de la hungara ...) Weines auf dem Tisch standen, als er mit dem Sultan soff.
9) "Trink aus", sagt der Sultan zum Baron. Aber dieser hatte schon alles ausgetrunken.
*
La tradukoj el la 37-a leciono :
1) Kiam la Sankta Nikolao venis la unuan fojon,sukcesis fugxi al mi sub la tablon.
2) Kun la nuksrompilo ni rompas verajn nuksojn.
3) La kristnaskarbo brilas en la lumo de la brulantaj kandeloj kaj de la buntkoloraj vitraj globoj.
4) Hodiaux estas la kvara adventdimancxo.
5) Ni rajtas (ek)bruligi la kvaran kandelon sur la adventkrono.
6) La plej gajan kristnaskan vesperon el mia vivo mi festis kune kun amikoj el Nikaragvo, kiuj, kiam negxis, gxojis kiel infanoj pri la kristnaska negxo sur la strato.
*